Ho najtingal', en arbetaĵ', sub floroj trilanta, dum en mut' la boskoj dronas, per freŝa fid' vi aman koron zonas, dum Majon danci gvidas gajaj Horoj. Enlulas tagon viaj trilsonoroj. Vin aŭdi, antaŭ ol kukol' eksonas, signas am-venkon! Ho, se al vi donas Jupitro ĉi am-povon super koroj, nun, antaŭ ol eksonos en branĉeto la Fata Bird' kun misaŭgura kri', ho, kantu! Tro malfruis vi je l' peto de jar' al jar', Kaj kial? Sen raci': ĉu Muz', ĉu Am' vin nomas kunuleto, ja ilin ambaŭ servas, sekvas mi. |